{"product_id":"2940045449953","title":"Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)","description":"\u003cp\u003eSERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49\u003cbr\u003eMondliteraturo en Esperanto\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eTradukis: Gerrit Berveling.\u003cbr\u003eKun enkonduko de Probal Dasgupta.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eTraduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ePri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de fami­lianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura \"aĵo\", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eLouis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Neder­landa literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEn la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la roma­noj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro.\u003cbr\u003eLa tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus: Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis ori­ginalajn poem­arojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plu­rajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Mondial","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47177729409264,"sku":"2940045449953","price":6.95,"currency_code":"USD","in_stock":true}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/2940045449953_p0.jpg?v=1769890598","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/2940045449953","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}