{"product_id":"2940153015743","title":"Idoj de la imperio. La rusoj en Baltio","description":"\u003cp\u003eKien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEn Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.\u003cbr\u003eSed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?\u003cbr\u003eEn sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eKalle Kniivilä estas ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet en Lund, Svedio. Pli frue aperis de li en Esperanto Homoj de Putin (2014, dua eldono 2016) kaj Krimeo estas nia (2015).\u003c\/p\u003e","brand":"Mondial","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47070125588720,"sku":"2940153015743","price":6.95,"currency_code":"USD","in_stock":true}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/2940153015743_p0.jpg?v=1764027297","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/2940153015743","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}