{"product_id":"9781595692146","title":"Logxi En Homaj Lingvoj","description":"Ne nur vortoj kiel 'tegmento', sed ankau' nomoj kiel 'Cecilia' muldas vian manieron loghi en viaj lingvoj - asertas chi tiu monografio vestita kiel prediko rekomendanta, ke la filozofoj uzu Esperanton kiel koncepto-klarigan lingvon. Iujn ideojn el la tradukistiko, la genera lingvistiko kaj la poststrukturisma lite­ratura teorio Probal amuze kunkuiras por surtabligi verdan gulashon (nomu ghin pompe 'ghisdata manifesto de esperantismo'). La pladojn interpunkcias chapitrofinaj babilsesietoj; ankau' leganto fremda al la fakaj konoj ghuos la romanecan rakonton pri la vivo de Cecilia Biswas. -- \u003cp\u003eProbal Dasgupta, n. 1953, esperantisto ekde 1967, profesoro en la Barata Sta­tis­tika Instituto en Kolkata ekde 2006, doktorighis en 1980 (genera sintakso, Novjorka Universitato); kunredaktas kun Humphrey Tonkin 'Language Problems and Language Planning' (1990-); redaktis 'International Journal of Mind, Brain and Cognition' (2009-10). Membro de la Akademio de Esperanto (1983-). Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004-). Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13).\u003c\/p\u003e","brand":"Mondial","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47063868539120,"sku":"9781595692146","price":18.45,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9781595692146_p0.jpg?v=1763813481","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9781595692146","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}