{"product_id":"9782369600312","title":"Mi trapasis pordegon de Transilvanio: Infanromano","description":"\u003cp\u003eMi trovas en tiu ĉi libro mian plezuron legi fluan Esperanton, krome de kaj pri popolo, kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eLa esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore-ĝojan rekonon, en nehungara teksto, de tradicia hungara urbonomo, kiujn la kruela politiko forviŝis el la mondomapo - ekz-e la hungara Nagyvárad [nóĝvarot]. Tiaj sentoj, bone kompreneblaj, en kelkaj kazoj estas politike misuzataj, kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto, eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj, ekz-e al la \"venkintoj\", samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo, kiu tendence superas ilin.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eLegante tiun ĉi libron, mi audas en ĝi kaŝitan mesaĝon: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeliĉojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e(Vilhelmo Lutermano)\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47063771218160,"sku":"9782369600312","price":7.5,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600312_p0.jpg?v=1763693474","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600312","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}