{"product_id":"9782369600329","title":"Enciklopedia vortaro Esperanto-germana","description":"\u003cp\u003eEugen Wüster komencis publikigi sian Enciklopedian vortaron Esperanto-germana en la jaro 1923. Lia vidis en tiu vortaro la unuan paŝon, «provon sur la vojo al la internacia sinteza vortaro de Esperanto».\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eWüster skribis: «Se iam estos eble kunigi la afero- kaj lingvo-spertajn fortojn de la esperanta movado por verkado de internacia enciklopedia vortaro de \"oficiale rekomendataj\" esprimoj, tiam la unua tasko estos kolektado kaj kribro de tio, kio jam ekzistas.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEn tiu senco fari antaulaboron por la Provizora Vortarego, estis la ĉefa intenco de la verkado de ĉi tiu vortolibro. Ni ne konsideris tiom grava la kompletecon de ĉiuj esprimoj foje uzitaj kiel la fikson de la signifoj, la sinonimikon kaj la frazeologion.»\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEugen Wüster sukcesis libroforme aperigi nur kvar volumojn, kiuj kovras la literojn A ĝis K (sed K ne tute komplete). Antau kelkaj semajnoj aperis aparta libro, eldonita de la interlingvisto Detlev Blanke, kun la fino de la litero K kaj la litero L. Estus dezirinde ke tiu materialo aperu ankau en la formo de tiu ĉi serio kiel la kvina volumo.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eTiu ĉi parto estas do la sesa volumo kun la literoj M, N kaj O.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEstontece ni esperas povi aperigi ankau la tutan reston de la granda verko.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47064699338992,"sku":"9782369600329","price":10.44,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600329_p0.jpg?v=1763693335","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600329","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}