{"product_id":"9782369600527","title":"Pri la testamento de Lenino","description":"\u003cp\u003eLa dokumento poste konata kiel \u003cem\u003eLa testamento de Lenino\u003c\/em\u003e estis, kiel Trocko diras en sia biografio de Stalino, „la lasta indiko de Lenino pri kiel organizi la gvidadon de la partio”. Jaron antaŭ sia morto, Lenino, kun sia senerara politika akravi­do, vidis en la politiko de Stalino la komencon de tio, kion Lenino mem nomis „burokratismo ne nur en la sovetiaj institu­cioj, sed ankaŭ en la partio”. Ĝuste kontraŭ tiu danĝero li diktis konfidencan leteron, en kiu li taksis la gvidantojn en la Centra Komitato kaj, dek tagojn poste, aldonis postskribon en kiu li proponis forigi Stalinon el lia posteno kiel ĝenerala sekretario de la partio.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eDetalan priskribon de la politika fono kaj la cirkonstancoj ĉirkaŭ la testamento de Lenino donis Leo Trocko en sia artikolo Pri la Testamento de Lenino ‒ skribita dek jarojn poste en Tur­kujo, kien Trocko estis ekzilita de Stalino.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47064100536560,"sku":"9782369600527","price":8.9,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600527_p0.jpg?v=1763693574","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600527","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}