{"product_id":"9782369600534","title":"Luddancejo, kie la nokto ne finigas","description":"\u003cp\u003ePer la unua drinko komenciĝas la historio de tiuj knaboj, kaj ju pli oni neas la alkoholismon, des pli ĝi instaliĝas en la ĉiu­taga kutimo de la nuna socio.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ePro tio, la junaj legantoj bezonas teatrajn verkojn kiel tiun ĉi, kiuj realisme prezentas al ili tiun realon. Realo, en kiu tiu feno­meno kreskas en lokoj kiel Varadero, en kiu la senokupiteco estas unu el ĝiaj ĉefaj kialoj. Sed, kian aliajn elektojn havas la junuloj en tiu urbo?\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eLa plimulto de la lokoj en Varadero aŭdigas nur eksterlandan muzikon, laŭtegan, plenan de kliŝoj. En la keglodancejo de la strato 46 en Varadero, loko por keglado (Bowling) kaj dancado, proponas alispecan renkontiĝon, kie multaj junuloj ĉiun semajnfinon kun­venas por socie vivi.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eMultaj povus pensi, ke la historio verkita de Jozefo Kampos kaj Ramón Gómez, estas konceptita laŭ specifaj realaj personoj, sed ili estas simple realecaj. Nanjo, Reĉjo kaj Ernesto estas geknaboj, kiuj vizitas tiun ejon ĉiusabate; ili estas junuloj, kiuj amas, timas, gajas kaj vivas sian propran destinon.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eInter la valoroj de tiu ĉi historio eblas mencii la kuraĝon de la aŭtoroj montri alian vizaĝon de la junularo, la instruon, ke la mensogo havas mallongajn krurojn kaj estas malkovrita pli aŭ malpli frue, iliajn malcertecojn antaŭ la veno de la unua amo.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eNe perdu la ŝancon ĝui tiun ĉi amuzan spektaklon, laŭ la ritmo de la amikoj de la luddancejo.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003cem\u003eBebe Orozco, ĵurnalistino\u003c\/em\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47063902683376,"sku":"9782369600534","price":17.0,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600534_p0.jpg?v=1763693229","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600534","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}