{"product_id":"9782369600626","title":"Kara mia homo","description":"\u003cp\u003eJurij Pavloviĉ German (1910–1967) estis klasikulo de la rusa sovetia\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eliteraturo. Li distingiĝis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ealiflanke, per skrupula atento al detaloj de ĉiutaga vivo. Li multe laboris\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eankaŭ en kinarto kiel scenaristo. Oni opinias lin unu el la plej\u003c\/p\u003e\u003cp\u003emaldekstraj verkistoj de la sovetia epoko.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eLa trilogio «La afero, al kiu vi servas» rakontas pri vivo de sovetia\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eintelektularo en 1930-aj — 1950-aj jaroj, ne prisilentante ankaŭ la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e«tiklajn» aferojn de Stalinaj reprezalioj.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eKelkaj herooj de la trilogio havas realajn prototipojn, kiujn persone konis\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ela aŭtoro.\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEventoj de la dua romano de la trilogio «La afero, al kiu vi servas» —\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e«Kara mia homo» — okazas dum jaroj de la Granda Patruja milito. Dum la tuta\u003c\/p\u003e\u003cp\u003emilito la aŭtoro servis kiel milita korespondanto en la Norda Floto kaj\u003c\/p\u003e\u003cp\u003epriskribas en tiu ĉi romano sian personan sperton kaj observojn. Multaj\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eepizodoj de la libro estis kreitaj surbaze de veraj faktoj (interalie\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ela historio de la brita aviadisto, priskribo de la konvojoj).\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eEn la dua romano la protagonisto kirurgo Ustimenko trafas en partizanan\u003c\/p\u003e\u003cp\u003etaĉmenon, poste en frontan hospitalon, kie li operaciadas dum tutaj\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ediurnoj... Grava vundo, renkontiĝoj kaj disiĝoj, perfido kaj fideleco — kio\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eajn okazu ĉirkaŭe, sed la protagonisto plu plej alte taksas la «aferon, al\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekiu li servas».\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47057046143216,"sku":"9782369600626","price":21.0,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600626_p0.jpg?v=1763693622","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600626","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}