{"product_id":"9782369600671","title":"Kiom socialisma estis la reala socialismo?","description":"\u003cp\u003e\"La opinioj pri tio, kio envere estis la socio, plej ofte nomata\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ereala socialismo, larĝe disas: ĉu tute ne socialismo aŭ la malo\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ede socialismo, ŝtatsocialismo aŭ partisocialismo, ŝtatkapitalismo\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eaŭ deformita socialismo, transira socio aŭ simple diktatoreco\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekaj maljustoŝtato? Ankaŭ sinceraj adeptoj kaj defendantoj de la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003esocialismo ofte ne scias, kiel ili taksu, karakterizu kaj nomu la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eestintan realan socialismon. Ĉe ili la skalo etendiĝas de senkondiĉa\u003c\/p\u003e\u003cp\u003esenkritika defendo ĝis kompleta distanciĝo kaj kondamno,\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekelkfoje ankaŭ formulante, ke tio ankoraŭ ne estis „ĝusta” socialismo,\u003c\/p\u003e\u003cp\u003edo supozeble „malĝusta”. Kun tiu sinteno kongruas\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eankaŭ la opinio de plimulto de iom aĝaj eksaj GDR-civitanoj,\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eke la socialismo estis bona ideo, sed ne ĝuste realigita, laŭ la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003erezulto de antaŭ nelonge farita enketo. Sed en kio eblas distingi,\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekio estas ĝusta kaj kio malĝusta socialismo? Bedaŭrinde simpla\u003c\/p\u003e\u003cp\u003erespondo, kiu konas nur ĝustan aŭ malĝustan, ne solvas la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eproblemon, ĉar tiom kompleksaj historiaj evoluprocezoj kiel la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eestiĝo de nova sociformacio ne premeblas en la skemon de\u003c\/p\u003e\u003cp\u003esimplaj pens-determinoj. Ĉi tie necesas dialektika, historimateriisma\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ealiro, kiu konsideras la komencajn kondiĉojn de tiuevoluo, taksas la objektivajn eblecojn, kiuj rezultas el tiuj kondiĉoj, kaj poste konkrete esploras la iom-post-ioman procezon\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ede formiĝo de tiu nova socio kaj ekzamenas, kiel kaj kun\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekiuj rezultoj la objektivaj eblecoj estis transformitaj en realon,\u003c\/p\u003e\u003cp\u003ekaj ankaŭ kial tio sukcesis nur nesufiĉe. En la sekvo, sur tiu ĉi\u003c\/p\u003e\u003cp\u003evojo de konkreta-historia analizo, mi provos proksimiĝi al la\u003c\/p\u003e\u003cp\u003eekkono kaj laŭfakta taksado de la reala socialismo […].\"\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e(El la antaŭparolo de la aŭtoro)\u003c\/p\u003e\u003cp\u003e\u003c\/p\u003e","brand":"Monda Asembleo Socia","offers":[{"title":"Default Title","offer_id":47064699306224,"sku":"9782369600671","price":7.8,"currency_code":"USD","in_stock":false}],"thumbnail_url":"\/\/cdn.shopify.com\/s\/files\/1\/0737\/7593\/9824\/files\/9782369600671_p0.jpg?v=1763693416","url":"https:\/\/shop-qa.barnesandnoble.com\/products\/9782369600671","provider":"Barnes \u0026 Noble (DEV)","version":"1.0","type":"link"}