Skip to product information
1 of 1

Mondial

Malamu vin, unu la alian (Originala romano en Esperanto)

Malamu vin, unu la alian (Originala romano en Esperanto)

Regular price $6.95 USD
Regular price Sale price $6.95 USD
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Quantity

Per tiu ĉi mozaika romano, Manuel de Seabra prezentas sian plej novan prozan verkon - retrorigardon al 72 jaroj de ofte aventura vivo, ĉefe en Portugalio, de 1932 ĝis 2004. En formo de epizodoj el la propra vivo, de rakontetoj pri amikoj, priskriboj de politikaj eventoj kaj personoj, psikologiaj kuriozaĵoj, realismaj kaj absurdaj prozaĵetoj, la aŭ toro kunmetas, eron post ero, grandan bildon pri sia lando, sia vivo, kaj pri la pasinta jarcento en tiu eŭropa angulo, kiu vivis de 1926 ĝis 1974 sub armea kaj diktatora regado.

Manuel de Seabra naskiĝis en 1932, la jaro de la unua epizodo en ĉi libro. Li estas konata Esperanto-aŭtoro, verkinto de multaj originalaj prozaĵoj, i.a. de la romanoj "La armeo de Paluzie" (1996), "La tago kiam Jesuo perfidis Judason" (2001) kaj "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?" (2007). Li verkas ankaŭ en la portugala, la kataluna kaj aliaj lingvoj.

View full details