1
/
of
1
Mondial
Testamente - plena originala poemaro (Esperanto-literaturo)
Testamente - plena originala poemaro (Esperanto-literaturo)
Regular price
$39.95 USD
Regular price
Sale price
$39.95 USD
Shipping calculated at checkout.
Quantity
Couldn't load pickup availability
Edwin de Kock (naskiĝinta en 1930 en Sud-Afriko kaj vivanta en Usono) estas instruisto, profesoro, teologo kaj unu el la plej eminentaj poetoj en nia lingvo. Ĉi tiu vivoverko de Edwin de Kock kolektas ĉiun lian originalan poezion, verkitan dum 59 jaroj - de 1955 ĝis 2014. Al la impresa nombro de prezentitaj poemaroj, pri kiuj oni povas detale legi en la antaŭparolo, apartenas kuraĝaj, pioniraj kolektoj kiel "Fruaj poemoj" (1955-1957) kaj "Kvin elementoj" (1957-1958) kaj saĝaj, energiaj verkoj de la oldaĝo kiel "Sub fremdaj ĉieloj" (2007) kaj "Postrikolte" (2012; al ĉi lasta poemaro, Edwin de Kock aldonis en 2014 unu plian, plej freŝan verkon, "Al Jorge Camacho", nur semajnojn antaŭ la publikigo de ĉi tiu libro). Menciindas, ke "La konflikto de la epokoj" (1959-1992) kies Libroj 1 kaj 2 aperis diverstempe en eldonoj kvante tre limigitaj, enhavas ankaŭ (ne kompletan) Libron 3, kiu antaŭ ĉi tiu volumo neniam enmondiĝis presforme. Aldoniĝas al la kompleta poemaro diversaj notoj, glosaro kaj apendicoj. Kaj ĉar kelkajn el siaj poemaroj la aŭtoro kaj lia edzino mem eldonis, li mencias en sia antaŭparolo ke "...per ĉi tiu poezia verkaro kolektita multaj miaj poemoj aperas en digna vesto por la unua fojo."
Share
