1
/
of
1
Mondial
Momentoj kaj meditoj (Originala poemaro en Esperanto)
Momentoj kaj meditoj (Originala poemaro en Esperanto)
Regular price
$14.85 USD
Regular price
Sale price
$14.85 USD
Shipping calculated at checkout.
Quantity
Couldn't load pickup availability
Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, "Momentoj kaj meditoj": momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la nefamilia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon. (Jorge Camacho) --- Nun, kiam niaj vivojaroj proksimiĝas al la fino, la pensoj disvagas sen aparta orientiĝo reen kaj haltas momente en enmemoraj lokoj, kiuj estas diafane vualitaj, sed tamen protektas intiman sperton. Multaj el la ĉi-volumaj poemoj estas naskitaj kaj nutritaj el tiu tero, kvankam malegale evidente. Aludoj al mia islanda origino estas ofte konstateblaj, atmosferaj kaj mitologiaj, kunmiksitaj per miaj spertoj pri aktualaj cirkonstancoj. Realismaj sentoj pri mia pozicio kiel esperanta poeto, pri mia amo al la lingvo kaj pri mia nostalgio al la tempo, kiam nenia dubo pri ĝia futuro ombris miajn pensojn, estas ankaŭ videblaj en tiuj lastaj miaj poemoj. (Baldur Ragnarsson)
Share
