Evertype
Esperanto-English Dictionary: Esperanta-Angla Vortaro
Esperanto-English Dictionary: Esperanta-Angla Vortaro
Couldn't load pickup availability
--
Esperanto, la plej vaste parolata internacia planlingvo, estis la kreaĵo de Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu unue publikigis ĝin en 1887. Hodiaŭ Esperanto laŭtakse havas inter 100.000 ĝis 2.000.000 da parolantoj tutmonde. La plej kompleta Esperanta vortaro estas la "Plena Ilustrita Vortaro", kiu estas disponebla ambaŭ rete kaj en presita formato, sed ĉar la PIV estas tute en Esperanto, la bezono por moderna Esperanta-angla vortaro restas akra por multaj esperantistoj. La "Esperanta-Angla Vortaro" de Paul Denisowski eble helpas plenigi parton de tiu bezono, almenaŭ surbaze de sia grandega amplekso, kun pli ol 52.000 kapvortoj. Ĉi tiu vasta vortaro estis kompilita uzante jam ekzistantajn glosarojn kaj ankaŭ multajn glosarojn, kiujn Denisowksi mem preparis, kaj ĝi enhavas multe da vortoj malofte trovitaj en pli malgrandaj vortaroj, inkluzive de granda nombro da sciencaj terminoj, precipe el la fakoj de medicino kaj matematiko. Oni esperas ke la eldonado de ĉi tiu vortaro helpos novan generacion de Esperantolernantoj en ilia ĝuado de ĉi tiu unika lingvo.
Share
