Skip to product information
1 of 1

Monda Asembleo Socia

Stalinismo, leninismo kaj marksismo: Kun biografiaj notoj de Jurij Finkel

Stalinismo, leninismo kaj marksismo: Kun biografiaj notoj de Jurij Finkel

Regular price $7.50 USD
Regular price Sale price $7.50 USD
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Quantity
La aŭtoro koncedas, ke la marksismo troviĝas en krizo, estigita de la stalinismo, kiu kaŭzis stagnadon en la marksisma esplorado ne nur ĝis la morto de Stalino, sed ĝis la morto de Ĉernenko. Tiu stagnado okazis pro la superrega influo de la stalinismo en la tuta ortodoksa komunista mondmovado. Kozingo kunmetas faktojn pri Stalino kaj la stalinismo tute aparte de la kontraŭkomunisma propagando, kiu siavice uzas la stalinismon por senkreditigi la komunismon (kaj socialismon) ĝenerale. Li montras, ke la nocioj leninismo kaj marksismo-leninismo estas inventaĵoj de Stalino, kiu ne nur kreis kaj uzis ilin por siaj propraj aŭtokratecaj celoj, sed ĉe tio ankaŭ falsis la historion de la Komunista Partio de Sovetunio kaj grave deformis la marksismon. Eliri el la krizo de la marksismo eblas, se oni forigas el ĝia aktuala formo la stalinismajn deformadojn.
View full details