Skip to product information
1 of 2

Monda Asembleo Socia

Prezento de la romano Ziskindo "La parfumo": La historio de murdisto (Laborprojekto)

Prezento de la romano Ziskindo "La parfumo": La historio de murdisto (Laborprojekto)

Regular price $7.20 USD
Regular price Sale price $7.20 USD
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Quantity

La furorromano de Ziskindo „La parfumo. Historio de murdisto" aperis en la germana en la jaro 1985. Ĝi temas pri Jean-Baptiste Grenouille, kiu ne havas propran korp-odor­on, sed naskiĝis kun aparta flarsento kaj, por disvolvi eksterordinaran parfumon, fariĝas murdisto. Laborprojekto: La tekstoj de tiu ĉi libro estas destinitaj kiel bazo por nia laborprojekto. Ĉi tie temas pri projekto de komparado de tradukaj solvoj de altstila litera­tu­ra teksto: pri kolekto de parolturnoj kaj ilia komparo kaj pri la diversaj solv­oj de ilia Esperantigo, disponigotaj por tradukado de aliaj altstilaj verkoj. Ĉar tiu ĉi altstila romano estas tradukita al multaj lingvoj, la komunumo de E-aj tradukistoj estas petata 1-e aliĝi al la diskutlisto ; 2-e kompari la ĝisnunan supran Esperantigon kun la tradukoj en sia respekt­iva gepatra lingvo; 3-e prezenti en la supre menciita diskutlisto menciindajn alternativojn de tradukado, ankaŭ kaŭzitajn de apartaj ecoj de tiuj lingvoj; 4-e kaj diskuti ties lingvajn solvojn kiuj povus plibonigi tiun ĉi ĝisnunan tekston; 5-e prezenti en la diskutlisto proprajn tradukojn de la dua parto de la roma­no, ĉu el la germana originalo, ĉu el iu el la alilingvaj versioj. Bonan renkontiĝon en nia laborejo, la diskutlisto !

View full details