Monda Asembleo Socia
Pri planlingvoj, interlingvistiko, Esperanto, lingvopolitiko kaj kelkaj aliaj temoj: Teksto de video-Intervjuo kun Detlev Blanke
Pri planlingvoj, interlingvistiko, Esperanto, lingvopolitiko kaj kelkaj aliaj temoj: Teksto de video-Intervjuo kun Detlev Blanke
Couldn't load pickup availability
La 9-an de aprilo 2005 Sebastian Kirf intervjuis la interlingviston Detlev Blanke en la Interkultura Centro en Hercbergo ĉe Harco – la Esperanto-urbo. La kvarhora seninterrompa intervjuo estas komplete vidbende registrita kaj disponeblas sur kvar lumdiskoj (DVD). Ĝi okazis en malstreĉa atmosfero, kiu kompreneble influis la stilon de la konversacio. Por ke la teksto estu ankaŭ legebla kaj komprenebla sen neceso spekti la registritan vidbendaĵon, bonvenis ioma stila prilaboro. La intervjuito donis al la teksto ian fakan bazon en la piednotoj per abundaj literaturaj indikoj. Ili ebligos al la interesato pli profunde okupiĝi pri la menciitaj temoj. Tiu ĉi libro donas multajn indikojn kaj instigojn al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj emas fari ion por disvastigi ĝin.
Share
