Monda Asembleo Socia
Mi trapasis pordegon de Transilvanio: Infanromano
Mi trapasis pordegon de Transilvanio: Infanromano
Couldn't load pickup availability
Mi trovas en tiu ĉi libro mian plezuron legi fluan Esperanton, krome de kaj pri popolo, kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto.
La esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore-ĝojan rekonon, en nehungara teksto, de tradicia hungara urbonomo, kiujn la kruela politiko forviŝis el la mondomapo - ekz-e la hungara Nagyvárad [nóĝvarot]. Tiaj sentoj, bone kompreneblaj, en kelkaj kazoj estas politike misuzataj, kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto, eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj, ekz-e al la "venkintoj", samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo, kiu tendence superas ilin.
Legante tiun ĉi libron, mi audas en ĝi kaŝitan mesaĝon: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeliĉojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo.
(Vilhelmo Lutermano)
Share
