Monda Asembleo Socia
La afero, al kiu vi servas
La afero, al kiu vi servas
Couldn't load pickup availability
Jurij German (1910-1967) estas klasikulo de la sovetia beletro. Unu el liaj ĉefaj libroj estis trilogio «La afero, al kiu vi servas» (1957-1964). En la centro de la trilogio estas figuro de talenta ĥirurgo Vladimiro Ustimenko, kiu sian tutan konscian vivon dediĉis al servado al sia afero - medicino.
«La afero, al kiu vi servas» (1957) estas la unua romano de la samnoma trilogio. La romano rakontas pri juneco de la heroo, pri jaroj de lia lernado kaj pri unuaj paŝoj en la profesio. Postulemo al si mem kaj al la ĉirkaŭantoj, senkompromisa rilato al stulteco, indiferenteco, konservativeco, karierismo faras lin «maloportuna» por tiuj, kiuj deziras vivi en la scienco trankvile.
La verkisto mem diris, ke li enmetis en tiun heroon ĉion plej bonan, al kio li strebis mem.
Share
