Skip to product information
1 of 1

Monda Asembleo Socia

Survoje por progreso. Renkonti: Sovetio, Gorba­tiname­riko

Survoje por progreso. Renkonti: Sovetio, Gorba­tiname­riko

Regular price $9.00 USD
Regular price Sale price $9.00 USD
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Quantity

Hans Modrow naskiĝis en 1928, maŝinteĥnikisto, militkap­tito, profesia politikisto.

Li estis delegito de la Meklenburga [germana regiona] par­lamento (1951-52), de la parlamento de la Germana Demokratia Respubliko, GDR (Volkskammer 1958-1990), de la parlamento de la Federacia Respubliko Germanujo FRG (Bundestag, 1990-1994). Kiel ĉefministro de la GDR li kondukis la landon ekde la aŭtuno de 1989 ĝis printempe de 1990 tra ĝia plej grava krizo. Li esence respondecis pri tio, ke en tiuj dramecaj monatoj ne okazis pafo. Kun deco kaj digno, kun politika sperto, konsidero kaj lerteco li sukcese levis la certe plej grandan defion de sia vivo kaj de sia lando.

Post la fino de la GDR [per ties aliĝo al la FRG] Modrow vidis sian politikan ĉeftaskon en starigo de konsekvence mal­dek­stra forto en Germanujo, kiu flegas tiujn ligojn kun socialis­toj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj en la mondo, kiujn li dum sia vivo estigis.

Tiuj ĉi tekstoj estas riĉa prezentado de liaj renkontiĝoj kun personoj, kiuj en la lastatempa historio ludis kaj parte ludas gravan rolon, kaj kontribuas al pli klara kompreno de iliaj decidoj.

View full details