Skip to product information
1 of 1

Monda Asembleo Socia

Kara mia homo

Kara mia homo

Regular price $21.00 USD
Regular price Sale price $21.00 USD
Sale Sold out
Shipping calculated at checkout.
Quantity

Jurij Pavloviĉ German (1910–1967) estis klasikulo de la rusa sovetia

literaturo. Li distingiĝis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj

aliflanke, per skrupula atento al detaloj de ĉiutaga vivo. Li multe laboris

ankaŭ en kinarto kiel scenaristo. Oni opinias lin unu el la plej

maldekstraj verkistoj de la sovetia epoko.

La trilogio «La afero, al kiu vi servas» rakontas pri vivo de sovetia

intelektularo en 1930-aj — 1950-aj jaroj, ne prisilentante ankaŭ la

«tiklajn» aferojn de Stalinaj reprezalioj.

Kelkaj herooj de la trilogio havas realajn prototipojn, kiujn persone konis

la aŭtoro.

Eventoj de la dua romano de la trilogio «La afero, al kiu vi servas» —

«Kara mia homo» — okazas dum jaroj de la Granda Patruja milito. Dum la tuta

milito la aŭtoro servis kiel milita korespondanto en la Norda Floto kaj

priskribas en tiu ĉi romano sian personan sperton kaj observojn. Multaj

epizodoj de la libro estis kreitaj surbaze de veraj faktoj (interalie

la historio de la brita aviadisto, priskribo de la konvojoj).

En la dua romano la protagonisto kirurgo Ustimenko trafas en partizanan

taĉmenon, poste en frontan hospitalon, kie li operaciadas dum tutaj

diurnoj... Grava vundo, renkontiĝoj kaj disiĝoj, perfido kaj fideleco — kio

ajn okazu ĉirkaŭe, sed la protagonisto plu plej alte taksas la «aferon, al

kiu li servas».

View full details